Download mp3 music on Esperanto supported website
Salutnomo (retpoŝto)
Pasvorto (mi ne memoras!)
 Memoru min
Registriĝu
Via Mendolisto: 0
SENTERO
en
ru
eo
jp

A
B
C
Ĉ
D
E
F
G
Ĝ
H
I
J
Ĵ
K
L
M
N
O
P
R
S
Ŝ
T
U
Ŭ
V
Z
eo

Pri Sentero

Muziko similas Esperanton – ankaŭ ĝi estas internacia lingvo. Kunigante tiujn ĉi du fenomenojn en unuon, eblas atingi mirindajn, neatenditajn rezultojn, jen en estiĝo de nia vendejo komforta kaj varma hejmo por milionoj da muzikamantoj, kaj jen en ties uzado kiel potenca diskonigilo kaj laŭtparolilo por subteno de Esperanto.

La vendejo Sentero donacas al Esperanto novan ŝancon sciigi sian grandan potencialon. Tamen por atingi la veran sukceson ni bezonus vian helpon. Eĉ la fakto ke vi legadas tiujn ĉi vortojn plenigas niajn korojn per ĝojo kaj espero. Dum se vi ekdeziros rakonti pri ni al viaj konatoj kaj familianoj, ĉu esperantistaj aŭ ĉu ankoraŭ ne, ni sendube, per komuna forto, ekpovos suprenmeti la standardon de Esperanto, en la altecon kiun ĝi meritas.

Ni estigis tiun ĉi projekton por krei komfortan kaj nemultekostan muzikan portalon kaj helpe de ĝi samtempe helpi la disvastiĝon de Esperanto kaj ties evoluon en la moderna epoko. Ni senrezerve kredas en la grandan estontecon de Lingvo Internacia, en ĝian enorman potencialon kaj en la utilon, kiun ĝi kapablas alporti al apartaj homoj kaj al tuta homaro.

Ni dankas vin por via interesiĝo pri projekto Sentero kaj deziras al vi plezuran tempopasigon en nia komuna retejo.