en
ru
eo
jp
A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Helpo
  • Kial registriĝi?
  • Kial la konfirmo de retpoŝtadreso estas nepre bezonata?
  • Mi forgesis mian salutnomon kaj/aŭ pasvorton. Kion mi faru?
  • Mi ricevas la mesaĝon “Pasvorto malĝusta” ĉiam kiam mi provas ensaluti. Kion mi faru?
  • Kiel ŝanĝi mian salutnomon/pasvorton/retadreson kaj la aliajn personajn informojn?
  • Kiel mi povas elŝuti komponaĵojn?
  • Kiom pagi por muzikaĵo (albumo)?
  • Ĉu ekzistas ajnaj limigoj pri la kvanto de elŝutoj je tago?
  • Mi ne povas elŝuti muzikon! Mi ne povas elekti kaj mendi muzikon! Nenio funkcias! Kion fari?
  • Ĉu mi povas uzi deŝuto-mastrumilon por elŝuti la komponaĵojn?
  • Kiuj pago-manieroj estas subtenitaj?
  • Post la pago neniu mono aldoniĝis al mia konto. Kion mi faru?
  • Kiom longe la pagoj faritaj restas validaj?
  • Mi ne ricevis respondon al mia demando. Kion mi faru?
  • Kiel protekti miajn transpagojn?
  • Kial registriĝi?

    Por elŝuti muzikon de nia retejo, Vi devas registriĝi ĉe ni. Post la ensaluto, Vi ekhavos aliron al Deŝutoj, la Konto-administra sekcio kaj ekpovos kontakti nian helpo-teamon.

    Por registriĝi necesas plenigi formularon, post kiam Vi forsendos ĝin estos sendita al la retpoŝta adreso kiun Vi indikis, mesaĝo kun viaj salutnomo kaj pasvorto. Ni rekomendas konservi tiun ĉi mesaĝon.

    Kial la konfirmo de retpoŝtadreso estas nepre bezonata?

    Tio estas necesa por validigi la provizitan adreson kaj kontroli ke ĝi vere apartenas al Vi.

    Mi forgesis mian salutnomon kaj/aŭ pasvorton. Kion mi faru?

    Uzu la sistemon de pasvort-reakiro. Sekvu la ligilon "Mi ne memoras!" apud la fenestreto por ensaluto aŭ alklaku ĉi tie.

    Mi ricevas la mesaĝon “Pasvorto malĝusta” ĉiam kiam mi provas ensaluti. Kion mi faru?

    Agu laŭ la jenaj paŝoj:
    1. Certiĝu ke la informoj kiujn Vi enigas estas ĝustaj, kontrolu ke MAJUSKLOJ-FIKSO (caps lock) ne estas ŝaltita: majusklaj kaj minusklaj literoj estas traktataj kiel malsamaj.
    2. Kontrolu kiu sekureco-nivelo estas aktivigita en via retumilo. Por ke la retejo normale funkciu, estas rekomendata la elekto de nivelo "Averaĝa" (por ŝanĝi ĝin, uzu "Servoj" - "Agordoj de Esplorilo" - "Sekureco").

    Kiel ŝanĝi mian salutnomon/pasvorton/retadreson kaj la aliajn personajn informojn?

    Uzu la ligilon Propraĵoj ĉe la supro de la paĝo. Por eniri tiun sekcion, Vi devas esti ensalutinta.

    Kiel mi povas elŝuti komponaĵojn?

    Vi havas 2 eblajn manierojn aĉeti la komponaĵojn:
    1. Premu la -butonon apud ĉiu kanto/muzikaĵo kiun Vi deziras aĉeti.
    2. Premu la butonon por enmeti la elektitan komponaĵon en mendoliston, kaj aĉetu ĉiujn kune per unu klako.

    Kiom pagi por muzikaĵo (albumo)?

    Ĉiu komponaĵo kostas $0.25. Ni ofertas diversajn rabatojn.

    Ĉu ekzistas ajnaj limigoj pri la kvanto de elŝutoj je tago?

    Neniuj limigoj ekzistas, krom la eventuala rapideco de via interret-konekto.

    Mi ne povas elŝuti muzikon! Mi ne povas elekti kaj mendi muzikon! Nenio funkcias! Kion fari?

    Certiĝu ke la "kuketoj" estas ebligitaj en via retumilo (malfermu "Servoj" – "Agordoj de Esplorilo" – "Privateco" kaj elektu la "Meza"-n (defaŭltan) opcion).

    Ĉu mi povas uzi deŝuto-mastrumilon por elŝuti la komponaĵojn?

    Certe. Ni eĉ kuraĝigas Vin uzi "Reget", "Flashget" kaj similajn. Tiuj ĉi programoj plifaciligas la procedon de elŝuto, ebligas daŭrigi deŝuton post rompo de interreta konekto kaj havas kromajn utilajn funkciojn.

    Kiuj pago-manieroj estas subtenitaj?

    Vi povas uzi VISA, MasterCard, DINERS Club kaj JCB for plenigi vian konton kaj pagi por la komponaĵoj en nia retejo. Aldonaj informoj pri la debeta sistemo de nia retejo estas disponigitaj ĉi tie.

    Post la pago neniu mono aldoniĝis al mia konto. Kion mi faru?

    Por solvi tiun ĉi problemon, bonvole kontaktu nin kaj provizu la detalojn de la transpago. Sendu retpoŝtan mesaĝon al support@sentero-team.com

    Kiom longe la pagoj faritaj restas validaj?

    La mono kiun Vi aldonis al via konto restas valida ĝis kiam Vi elspezos ĝin.

    Mi ne ricevis respondon al mia demando. Kion mi faru?

    Bonvole kontaktu nin per support@sentero-team.com kaj ni faros ĉion eblan por helpi Vin.

    Kiel protekti miajn transpagojn?

    Por protekti viajn personajn informojn, Sentero.net eluzas la ĉifritan protokolon SSL (Tavolo de SekurIngoj) en ĉiuj paĝoj kie indiko de persona datumo estas bezonata.

    Via mendo estos traktita per sekura SSL-konekto inter nia servilo kaj la servilo de ****** servo-provizanto. La protokolo https uzata por aŭtentigi la transakcion, igas tion absolute sekura por Vi. Vi povas kontroli la SSL-Atestilon emisiitan de ****** ĉe ĉiu paĝo en kiu aperas detaloj de via kreditkarto kaj ĉiu sekurigita paĝo de nia retejo, klakante je la piktogramo de fermita seruro en via retumilo.